Kanto Mi memoras. Kantas Paŭlo Moĵajev
Paŭlo Moĵajev desegnas per sia voĉo la naivan senton de infano, en filmo, kies bildoj elvokas la etoson de certaj komiksoj. La kanto Mi memoras estis komponita de Jaap Duijs kaj Nanne Kalman, kaj ĝi aperis unuafoje en la unua disko de Kajto. La filmregistraĵo, sur kiu baziĝas la nuna filmo, estis farita de Aleksej Nikolajeviĉ Ogurcov, en la kadro de lingva festivalo okazinta en Moskvo. Liven Dek faris la bittraktadon de la bildoj. La filmon kun la tuta koncerto de Paŭlo Moĵajev oni povas spekti ĉe:
|
|