Jogaile 요가일래 Tempo pasos nur, 세월이 가면 en Esperanto
Jogaile kantis la korean kanton en la 34a ARKONES 2018 en Poznano kun la muzika akompano de SUNG Minwoo kaj CHO Youngjae. La kanton tradukis CHOE Taesok el la korea lingvo. Tempo pasos nur Kvankam vi elmontras rideton ja por mi, sentiĝas senespera mieno. Returnas kaj foriras vi silente, senforte; mi rigardas vin nebulokule. Plene mi komprenas jam, ke do por nia am ĉi tio estas lasta renkontiĝo. Eĉ malgraŭ la dezir de ni ne eternas amo ĉi ja antaŭ fluiranta tiu horo. Tempo pasos nur; degeligi povos vi la sopiregon disrompigan al la kor. Tamen vi ne forgesu kaj memoru por ĉiam : senlime kara estis la am. Tempo pasos nur; degeligi povos vi la sopiregon disrompigan al la kor. Tamen vi ne forgesu kaj memoru por ĉiam : senlime kara estis la am.
|
|