Pli Ol Nenio ( Persone cover, Esperanto)
Petro iris for, kun rompita kor Al ajna eksterlando Por instigi sin, ebriigi sin Per malmultkosta brando Nova freŝa paĝ, urboj kaj pejzaĝ Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo Kaj postlasis li, je ĉiu trajnstaci Pecon de sia malĝojo Al trinkeja strat, por bona rezultat Li sciis kion fari Kaj ĉe trinkbufed, kun glas kaj cigared Li povis sin prepari Plena je inspir kaj vivoeliksir Sekvis li la regulojn Kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin En malhelajn okulojn
|
|