Daara Ne gravas, kion ili pensos pri ni, Rock Music in Esperanto
Nova kanto de la kantistino Daara, Ne gravas, kion ili pensos pri ni. Daara kantas pri rompo de la sociaj normoj kaj trovado de feliĉo en nia unikeco. Teksto: Ni piediros tra la stratoj de l kvartalo Kaj aĉetos malnovajn vestaĵojn en bazaro Mi malamas mian strangan vizaĝon Mi kaŝos mian korpon sub vestaĵo Ni iru, kie homeco estas normo Mi tranĉos hararon sen formo Ne gravas, kion ili pensos pri ni Se vi nun ridas kune kun mi Mia vizaĝo estas plena de aknoj Mi pensas, ke mi estas tro malalta La socio diros, ke ni estas ne perfektaj Sed ni scias, ke nia amo estas efekta Ni iru, kie homeco estas normo Mi tranĉos hararon sen formo Ne gravas, kion ili pensos pri ni Se vi nun ridas kune kun mi Ne uzu ja kosmetikaĵojn Ne aŭskultu la diraĵojn Kiel monda amo vin trovos Se vi mem vin ne aprobos Ni iru, kie homeco estas normo.
|
|